Lernjaro: 2000-2001

Inversa ordo !

 

Junio 2001:

" Aurore, le temps d'un rêve ", tiu estas la titolo de la teatra spektaklo, komplete dediĉita al nia ĉi-jara ĉeftemo: "Kreskado". Estis laboro farita dum la lastaj tri monatoj de la jaro, pri la rilatoj inter la junuloj kaj la plenkreskuloj. La prezentado okazis la 29an de junio, ĉe la teatro Espace Noir à Saint-Imier. Tiel finiĝis nia stud-temo "Kreskado".
La ceremonio, kiu sekvis, ebligis nin disiĝi de niaj forirontaj lernantoj, en etoso samtempe gaja kaj nostalgia. Tiel finiĝas lerneja jaro riĉa je bona laboro kaj kreitaĵoj diversaj
.
La 7-a kaj 8-a de junio. Ni gastigis dum du tagoj la gelernantojn de Freie Volkschule de Soleure (grupo plejaĝa) kaj iliajn instruistojn. Temis pri digna konkludo de nia sesmonata kunlaboro. Vespere, la 8an, estis la apertago de nia piramidforma romano "Mille chemins / Viele Wege führen zum Ziel". Ni organizis malgrandan lego-spektaklon pri 3 "scenarii" el nia romano. Estis bela festo, kiu kunigis lernantojn, instruistojn kaj gepatrojn el niaj du lernejoj.

La plej juna grupo iris dum semajno en la "Clos du Doubs", al niaj amikoj Marchand. Tie ili helpis je lignotranĉado. Ili studis biologion kaj multe sportis.

Majo 2001:

Unu semajno dediĉita al la bildigo de la dulingva romano verkita fare de la grupo I kun la Freie Volksschule Solothurn (FVS) en Langendorf. Vizito dutaga de la grupo I al FVS. Finfine ni konatiĝas kun niaj kunverkantoj. Unuaj pretigoj de la "legad-spektaklo", kiu okazos la 8-an de junio, je la eldono de la libro, en La Chaux-de-Fonds.

Alie, la lageto estas komplete rekonstruita kaj pligrandigita, ĉi-foje per muretoj el ŝtonoj de nia regiono "Jura".

Marto 2001:

Apero de la " La P'tite Gazette ", ĵurnalo de nia lernejo, kiu estas komplete farita de niaj lernantoj.

Februaro 2001:

Akcepto de Nora, studentino, kiu venas el Freie Volksschule Solothurn (FVS), el la germanlingva parto de Svislando.

Januaro 2001:

Ski-semajno en Arolla, organizita kaj parte financigita de la lernantoj.

Nova ĉeftemo por ĉiuj: "Kreskado" -pritraktota en franca lingvo, matematiko, biologio, historio, ekonomio kaj fiziko.

Akcepto de Django, la kuraĝa unua lernanto de la Freie Volksschule Solothurn (FVS) por konkretigi nian interŝanĝon.

Komenco de korespondado en la franca kaj angla kun la mezlernejo de Abbotsford (Kanado).

Decembro 2000:

Kreado de kristnaska spektaklo subĉiela, kun torĉoj kaj malmulta neĝo, apud l'Auberge de la Puce: kantoj en kvar lingvoj, kun muzika partopreno de John Burns kaj Olivier Tzaut.

Novembro 2000:

Unusemajna interreta interŝanĝo kun la Freie Volksschule Solothurn (FVS). Ni kreas la intrigon de dulingva piramida romano.

Esperanto- semajnfino por la lernantoj kaj la gepatroj, kunlabore kun KCE.

Komenco de korespondado en esperanto kun Montessori-lernejo de Perth (Aŭstralio)

Oktobro 2000:

Nova Esperanto-kurso por la malgrandaj (ekde 6 jaroj).

Donaca kurado.

Prezento de la maŝinoj konstruitaj en la studhoroj pri fiziko kaj meĥaniko de Serge Bringolf.
    Pri tio, legu Le bateau de Malvin.   (franclingve).

Enkonduko de unu semajna horo pri filozofio ĉe la grandaj.

Septembro 2000:

Ĉeftemoj:

Grupo I (12-15 jaroj) :
Verkado kaj aperigado de la gazeto: "La P'tite Gazette".

Grupoj II (9-12 jaroj) kaj III (6-8 jaroj) :
Farmbieno "La Cernie", en "Clos-du-Doubs",
    Pri tio, legu  Smir, le petit goupil (franclingve) de Valentin Zwygart.
La romano " La toile de Charlotte " de E.B. White.

Enkonduko de nova instrumaniero pri gramatiko kompara kaj semantika.

Aŭgusto 2000:

Jarkomenca piedmigrado: 100 km en kvin tagoj en regiono Clos-du-Doubs.

 

Piedumi, piedumi, piedumi, Oh Ve... !!

 

 


ĉiuj rajtoj rezervitaj © 2001-2002 La Grande Ourse